Haniva

Haniva-a militisto el Ota, Gunma, ĉirkaŭ la 6a jarcento[1]

La haniva-oj (埴輪 haniŭa, "terakotaj cirkloj"), estis neglazuritaj terakotaj statuoj el Japanio de la Kofun-epoko inter la 5a kaj la 7a jarcentoj. Ili metiĝis cirkle ĉirkaŭ la Kofun (antikva tumulo aŭ tombomonteto), aŭ malpli ofte en haniva-domo rekte super la maŭzoleo.[2] Ili estis bukle-faritaj (faritaj per cirkligi argilajn buklojn en la formo de kava cilindro) kaj kava, havante truitajn buŝojn, okulojn, orelojn, fenestrojn, ktp.; aliaj detaloj surĉiziĝis. La haniva-ojn ornamis aparte alligitaj geometriaj formoj. Ruĝaj pentritaj trianguloj kaj spuroj de ruĝa farbo sur la vizaĝoj povas troviĝi sur fruaj haniva-oj.[3] Ili kutime estis inter tridek al cent kvardek centimetrojn altaj (naŭdek centimetrojn mezume).[4]

Ĉar la haniva-oj figuris diversajn formojn (homoj, bestoj, domoj, ktp.), ili donas multajn detalojn pri la vestaĵoj, la armeo, kaj la domoj de la epoko, kiuj neniam registriĝis.[3]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-01. Alirita 2016-11-13.
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :1; $2
  3. 3,0 3,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :0; $2
  4. "Haniwa." Encyclopedia Britannica Online. Encyclopedia Britannica, n.d. Web. 11 Nov. 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search